La Juda maldekstro konsistas de Judoj, kiuj identiĝas kun, aŭ subtenas, maldekstrajn aŭ liberalajn aferojn konscie kiel judoj, ĉu individue, ĉu per organizoj. Estas tamen neniu organizo aŭ movado, kiu konsistigas la judan maldekstron. Judoj dekomence estas gravaj fortoj en la historio de la laborista movado, la setla-doma movado, la virina rajta movado, anti-rasisma laboro, kaj kontraŭfaŝismaj, kontraŭkoloniismaj, kaj kontraŭkapitalismaj organizoj multaformaj en Eŭropo, Usono, la Mez-Oriento, Nord-Afriko, kaj la hodiaŭa Israelo.[1][2][3][4]
Judoj havas riĉan historion de okupiĝado pri anarkiismo, socialismo, marksismo kaj okcidenta liberalismo. Kvankam la esprimo "maldekstra" kovras gamon de politikaj ideologioj, multaj bone konataj maldekstruloj estis judoj, kiuj naskiĝis en judaj familioj kaj havas diversajn gradojn de konekto al siaj judaj komunumoj, kulturoj, tradicioj aŭ religioj en ties multaj variantoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search